John Berger

John Berger
Persona informo
Naskonomo John Peter Berger
Naskiĝo 5-an de novembro 1926 (1926-11-05)
en Hackney
Morto 2-an de januaro 2017 (2017-01-02) (90-jaraĝa)
en Antony
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Francio
Alma mater Chelsea College of Art and Design • Central School of Art and Design • St Edward's School
Familio
Infano Jacob Berger
Okupo
Okupo scenaristo • arthistoriisto • pentristo • romanisto • ĵurnalisto • poeto • kritikistopublikigistoartokritikistoverkisto
TTT
Retejo http://www.johnberger.org
vdr

John Peter BERGER (/ˈbɜːrdʒər/; 5a de Novembro 1926 – 2a de Januaro 2017) estis angla artkritikisto, romanisto, pentristo kaj poeto. Al lia romano G. oni atribuis en 1972 la Premion Booker, kaj lia eseo pri artokritiko nome Ways of Seeing (vidmanieroj), verkita kiel akompano al samnoma televidserio de BBC, estis ofte uzata kiel universitata lernolibro. Li loĝis en Francio dum ĉirkaŭ kvin dek jaroj.

Berger instruis desegnadon en la St Mary's teacher training college.[1] Li poste iĝis artkritikisto, kaj publikigis multajn eseojn kaj recenzojn en New Statesman.[1][2] Lia marksisma humanismo[3] kaj liaj forte asertitaj opinioj pri moderna arto kombine faris lin polemika figuro frue en sia kariero.[4] Kiel aserto de politika engaĝiĝo, li titolis fruan kolekton de eseoj Permanent Red (Permanene ruĝa).[5]

Berger neniam estis formala membro de la Komunisma Partio de Granda Britio: anstataŭe li estis ties proksimulo kaj de ties fronto, nome la Internacia Asocio de Artistoj (AIA), ĝis tiu malaperis en 1953. Li estis aktiva en la Geneva Club, diskutgrupo kiu ŝajne koincidis ku britaj komunistaj etosoj en la 1950-aj jaroj.[6]

  1. 1,0 1,1 "John Berger obituary". The Guardian. 2a de Januaro 2017. Alirita la 3an de Januaro 2017.
  2. "John Berger, influential British art critic, novelist, dies at 90". The Washington Post. 3a de Januaro 2017. Alirita la 4an de Januaro 2017.
  3. Berger, John [Peter].
  4. "A Smuggling Operation: John Berger's Theory of Art", LARB, 2a de Januaro 2017.
  5. "The Many Faces of John Berger", New Republic, 30a de Decembro 2015.
  6. . Berger and Stalinism (2a de Februaro 2017). Alirita 19a de Januaro 2018.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search